En la spegulo
El arkivo de psikiatro
Mi amis spegulojn ekde la junaj jaroj. Infanaĝe mi ploris kaj tremis, rigardante en ilian
travideblan vereman profundon. En la infaneco mia plej ŝatata ludo estis vagadi tra la ĉambroj
aŭ ĝardeno, portante antaŭ mi spegulon kaj rigardante en ties abismon, per ĉiu paŝo
transirante la randon, sufokiĝante pro teruro kaj vertiĝo. Ankoraŭ kiel knabino mi komencis
plenigi mian tutan ĉambron per speguloj, grandaj kaj etaj, fidelaj kaj iomete misspegulantaj,
klaraj kaj preskaŭ nebulaj. Mi kutimiĝis pasigi longajn horojn kaj tagojn inter la kruciĝantaj
mondoj, enirantaj unu la alian, ŝanceliĝantaj, vanuantaj kaj reaperantaj. Mia sola pasio estis
cedi mian korpon al tiuj sensonaj foroj, al tiuj seneĥaj perspektivoj, al tiuj apartaj universoj,
kiuj tranĉas la nian kaj spite al la racio kunekzistas samtempe kaj samloke. Tiu reversita realo,
apartigita de ni per la polurita vitrosurfaco, ial neatingebla por palpado, logis min al si, altiris
kiel abismo, kiel mistero.
Min logis ankaŭ la fantomo, kiu aperis antaŭ mi ĉiufoje, kiam mi proksimiĝis al la spegulo,
kaj kiu strange duobligis mian estaĵon. Mi penis diveni, kio diversigas tiun alian virinon de
mi, kiel eblas, ke mia dekstra mano estas ŝia maldekstra, kaj kiel ĉiuj fingroj de tiu mano estas
translokitaj, kvankam ĝuste unu el ili portas mian edzinringon. Miaj pensoj konfuziĝis, dum
mi provis penetri en tiun enigmon kaj solvi ĝin. En ĉi tiu mondo, kie eblas tuŝi ĉion, kie voĉoj
sonas, vivis mi — la aŭtenta; en la alia, respegulita mondo, kiun eblas nur kontempli, estis ŝi
— la fantoma. Ŝi estis preskaŭ kiel mi, sed ne tute mi. Ŝi ripetis ĉiujn miajn movojn, sed
neniu el ili koincidis kun tiu, kiun mi faris. Tiu alia, sciis ion, kion mi ne povis diveni; ŝi
posedis sekreton, por ĉiam kaŝitan de mia menso.
Sed mi rimarkis, ke ĉiu spegulo havas sian apartan, unikan mondon. Metu sur la sama loko du
spegulojn, unu post la alian — kaj tuj aperos du diversaj mondoj. En diversaj speguloj antaŭ
mi bildiĝis diversaj fantomoj: ĉiu similis al mi, sed neniu estis identa kun la aliaj. En mia eta
poŝspegulo vivis naiva knabino kun la klaraj okuloj, kiuj memorigis al mi la junajn jarojn. En
la ronda buduara spegulo kaŝis sin virino, spertinta la dolĉon de ĉiaj voluptoj: senhonta,
libera, bela, kuraĝa. En la rektangula spegulo de l' ŝranko ĉiam formiĝis figuro rigora,
potenca, frida, kun senkompata rigardo. Mi konis ankaŭ aliajn miajn soziojn — en mia trumo,
en la orumita tripanela klapspegulo, en la surmura spegulo pendanta en kverka framo, en la
surkola speguleto, kaj en tre multaj aliaj, kiujn mi kolektis. Al ĉiu estaĵo, kaŝita en ili, mi
donis pretekston kaj eblon montri sin. Laŭ la strangaj kondiĉoj de ilia mondo, ili devis ricevi
la aspekton de tiu, kiu stariĝis antaŭ la vitro, sed en tiu pruntita eksteraĵo ili konservis siajn
personajn trajtojn.
Kelkajn spegulmondojn mi amis; kelkajn mi abomenis. En iujn mi volonte foriris por longaj
horoj vagante en iliaj allogaj vastoj. Aliajn mi evitis. Kaŝe mi malamis ĉiujn miajn soziojn.
Mi sciis, ke ili ĉiuj estas miaj malamikoj, almenaŭ pro tio, ke ili estas devigitaj enkorpiĝi en
mia eksteraĵo, tiom naŭza por ili. Tamen, kelkajn spegul-virinojn mi kompatis, pardonis ilian
malŝaton al mi kaj traktis ilin preskaŭ amike. Iujn mi malestimis, ilian senfortan furiozon mi
priridis, ilin mi incitis per mia libero kaj turmentis per mia potenco super ili. Kontraŭe, estis
tiuj, kiujn mi timis, ĉar ili estis tro fortaj kaj mem kuraĝis priridi min kaj ordoni al mi. Mi
haste liberiĝis de la speguloj, en kiuj vivis tiaj virinoj; mi ne rigardis min en tiaj speguloj; mi
kaŝis, fordonis, eĉ rompis ilin. Sed post ĉiu rompita spegulo mi ne povis forteni min de tuttaga
plorego, komprenante ke mi ruinigis tutan universon. Kaj riproĉaj konturoj de l' pereigita
mondo riproĉe rigardis al mi el la vitrosplitoj.
La spegulon, kiu por mi iĝis fatala, mi brokante aĉetis aŭtune. Ĝi estis granda tualetspegulo,
balanciĝanta sur ŝraŭboj. Ĝi mirigis min per eskvizita klaro de la bildoj. La fantoma realo
ŝanĝiĝis tie ĉe la plej eta klino de la vitro, tamen tiu realo estis sendependa kaj ekstreme
9
viveca. Kiam mi ekzamenis ĝin en la aŭkcio, la virino imitanta en ĝi min, rigardis miajn
okulojn kun fiera defio. Mi ne volis cedi al ŝi, vidiginte, ke ŝi timigis min — mi aĉetis la
spegulon kaj ordonis meti ĝin en mian buduaron. Restinte sola en mia ĉambro, mi tuj alpaŝis
al la nova spegulo kaj fiksis la rigardon en mian rivalon. Sed ŝi faris la samon kaj, starante
vidalvide, ni komencis trapiki unu la alian per la okuloj, kiel serpentoj. En ŝiaj okuloj
respeguliĝis mi, en la miaj — ŝi. Mia koro ekhaltis, la kapo ekturniĝis pro la fiksa rigardo. Per
volstreĉo mi tamen fortiris mian rigardon de la fremdaj okuloj, piedpuŝis la spegulon tiel ke ĝi
ekbalanciĝis, kompatinde ŝancelante la fantomon de mia rivalo, kaj forlasis la ĉambron.
De tiu momento komenciĝis nia batalo. La unuan vesperon de nia konatiĝo mi ne kuraĝis
proksimiĝi al la nova spegulo; mi kun mia edzo vizitis teatron, afekte ridis kaj ŝajnis gaja.
Sekvatage, ĉe la brila lumo de septembra tago, mi brave eniris sola la buduaron kaj eksidis
antaŭ la spegulo. Samtempe tiu, la alia, ankaŭ trairis la pordon, movante sin al mi, transpaŝis
la ĉambron kaj eksidis kontraŭ mi. Niaj okuloj renkontiĝis. Mi tralegis en ŝiaj okuloj
abomenon al mi, ŝi en la miaj — abomenon al ŝi. Komenciĝis nia dua duelo, la duelo de la
okuloj, de la du persistaj rigardoj: ordonaj, minacaj, sugestiaj. Ĉiu el ni penis konkeri la volon
de sia rivalo, rompi ties reziston, obeigi la alian al siaj deziroj. Estus timige vidi deflanke la
du virinojn, senmove sidantaj unu kontraŭ la alia, ligitaj per magia influo de la rigardoj,
preskaŭ svenantaj pro la psika streĉo… Subite oni min vokis. La ravo ĉesis. Mi ekstaris, eliris.
Poste niaj dueloj okazis ĉiutage. Mi komprenis, ke tiu aventuristino intence invadis mian
hejmon por pereigi min kaj okupi en nia mondo mian lokon. Sed mi ne havis forton por rifuzi
la batalon. En tiu konkurado estis kripta delico. En la eblo de malvenko kaŝiĝis dolĉa tento.
Iufoje mi devigis min dum kelkaj tagoj ne veni al la spegulo; mi okupis min per aferoj kaj
amuzoj — sed profunde de mia animo ĉiam kaŝiĝis la memoro pri la rivalo, kiu pacience kaj
aplombe atendis mian revenon. Mi ja estis revenanta, kaj ŝi formiĝis antaŭ mi pli triumfanta ol
antaŭe, ŝi boris min per sia venka rigardo kaj katenis min al la loko antaŭ si. Mia koro haltis,
kaj mi kun vana kolero sentis min regata de tiu rigardo…
Tiel pasis tagoj kaj semajnoj; nia batalo daŭris; sed la domino de mia rivalo iĝis ĉiam pli
evidenta. Foje mi subite komprenis, ke mia volo estas subigita al ŝia volo, kaj ke ŝi estas jam
pli forta ol mi. Teruro kaptis min. Mia unua impulso estis fuĝi el mia hejmo, forveturi en alian
urbon; sed mi tuj konstatis, ke tio estus vana: pro obeo al la altira forto de l' malamika volo,
mi malgraŭ ĉio revenus ĉi tien, en tiun ĉambron, al mia spegulo. Tiam venis la ideo frakasi la
spegulon, transformi mian rivalon al nenio. Tamen venki ŝin per kruda perforto signifus
rekoni ŝian superecon al mi: tio humiligus min. Mi preferis resti por konduki ĝis la fino la
komencitan batalon, malgraŭ la minacanta malvenko.
Baldaŭ ne plu restis duboj pri tio, ke mia rivalo triumfas. Pli kaj pli da potenco koncentriĝis
en ŝia rigardo je ĉiu plia renkonto. Iom post iom mi perdis la kapablon ne veni al mia spegulo
almenaŭ unufoje dum la tago. Ŝi igis min pasigi kelkajn horojn ĉiutage antaŭ ŝi. Ŝi direktis
mian volon kiel hipnotizanto direktas la volon de somnambulo. Ŝi disponis mian vivon kiel
mastro disponas la vivon de sia sklavo. Mi plenumis tion, kion ŝi postulis, mi iĝis aŭtomato de
ŝiaj mutaj ordonoj. Mi sciis, ke ŝi intence, atenteme, sed neeviteble venigas min al pereo, sed
mi ne plu rezistis. Mi divenis ŝian sekretan planon: enĵeti min en la mondon de l' spegulo kaj
mem elspeguliĝi en nian mondon; sed al mi mankis forto por malhelpi ŝin. Miaj edzo kaj
parencoj — kiuj vidis min pasigi tutajn horojn, tagojn kaj noktojn antaŭ la spegulo — traktis
min freneza kaj intencis kuraci min. Mi ne kuraĝis malkaŝi al ili la veron, ĉar al mi estis
malpermesite rakonti al ili la teruran veron pri la hororo, al kiu mi iris.
10
Unu el decembraj tagoj antaŭ la Kristnasko iĝis la tago de mia pereo. Mi memoras ĉion klare,
detale, precize; eraroj malestas en miaj rememoroj. Kiel kutime, mi iris en mian buduaron
frue, ĉe komenco de vintra krepuskiĝo. Mi starigis molan sendorsan fotelon antaŭ la spegulo,
enfoteliĝis kaj cedis min al ŝi. Ŝi senprokraste respondis al mia voko, ankaŭ ŝi starigis fotelon,
eksidis kaj komencis rigardadi min. Obskura antaŭsento obsedis mian animon, sed mi ne
havis povon klini mian kapon kaj estis devigata akcepti la arogan rigardon de mia rivalo.
Pasis kelkaj horoj, ombroj plenigis la ĉambron. Neniu el ni ŝaltis lumon. La vitro pale glimetis
en la mallumo. La bildoj apenaŭ distingeblis, sed ŝiaj aplombaj okuloj plu rigardis samforte.
Malkiel en la aliaj tagoj, mi sentis nek malicon, nek teruron — nur senkonsolan angoron kaj
amaron pro la konscio pri mia regateco fare de la alia. La tempo fluis kaj mi estis forflosanta
kun ĝi en la infiniton, en la nigran vaston de debileco korpa kaj mensa.
Subite ŝi, la respegulita, forlasis la fotelon. Mi per tuta mia korpo ektremis pro la ofendo.
Tamen io nevenkebla, io elekstere deviga starigis ankaŭ min. La virino en la spegulo faris unu
paŝon antaŭen. Ankaŭ mi. La virino en la spegulo etendis antaŭen la brakojn. Ankaŭ mi.
Rigardante al mi rekte per siaj sugestiaj kaj ordonaj okuloj, ŝi sendevie moviĝis antaŭen, kaj
mi iris renkonte al ŝi. Estis strange, ke malgraŭ la hororo de la situacio kaj malgraŭ la
abomeno al mia rivalo, ie en profundo de mia animo flagretis timiga konsolo, sekreta ĝojo pri
finfina eniro en la misteran mondon, en kiun mi enrigardis de la infaneco, kaj kiu ĝis nun
restis ekster mia atingo. Kelkmomente mi preskaŭ ne sciis, kiu allogis kiun: ŝi — min, aŭ mi
— ŝin; ĉu ŝi avidis mian lokon, aŭ mi planis tiun batalon por substitui min al ŝi.
Sed kiam miaj manoj moviĝante antaŭen tuŝis ĉe la vitro ŝiajn manojn, mi tute stuporiĝis pro
la naŭzo. Sed ŝi potence prenis miajn manojn kaj perforte tiris min al si. Miaj manoj mergiĝis
en la spegulon kiel en brulige glacian akvon. La malvarmo de l' vitro penetris en mian korpon
kun tortura doloro, kvazaŭ ĉiuj atomoj de mia estaĵo ŝanĝus sian dispozicion. Sekvamomente
mia vizaĝo tuŝis la vizaĝon de l' rivalo, mi ekvidis ŝiajn okulojn antaŭ la miaj, kaj ni kuniĝis
en monstra kiso. Ĉio ĉesis en la turmenta sufero, komparebla kun nenio. Rekonsciiĝinte post
la sveno, mi ekvidis antaŭ mi mian buduaron al kiu mi rigardis el la spegulo. Mia rivalo staris
antaŭ mi kaj ridegis. Kaj mi — ho, kruelo! — apenaŭ viva pro la sufero kaj humiligo, mi estis
devigata ridegi, imitante ĉiujn ŝiajn grimacojn per triumfa kaj gaja rido. Apenaŭ mi konsciis
mian staton, ŝi subite returnis sin, iris al la pordo, malaperis el la vido, kaj mi subite falis en
stuporon kaj malekziston.
Post tio komenciĝis la vivo de mi, respegulita — vivo stranga, duonkonscia, kvankam mistere
dolĉa. Ni estis multaj en tiu spegulo — obskuraj animoj, dormantaj mensoj. Ni ne povis
interparoli, sed ni sentis intimecon kaj amis unu la alian. Ni nenion vidis, malklare aŭdis, kaj
nia ekzisto similis al torporo pro la neeblo spiri. Nur kiam iu el la homa mondo proksimiĝis al
la spegulo, ni, subite preninte ties aspekton, povis rigardi en la mondon, distingi la voĉojn,
spiri tutbruste. Mi pensas, ke tia estas la vivo de l' mortintoj — malklara konscio pri si mem,
nebula memoro pri la pasinteco kaj suferiga deziro almenaŭ por unu momento denove
enkarniĝi, vidi, aŭdi, paroli… Ĉiu el ni kaŝis kaj dorlotis sian sekretan revon — liberiĝi, trovi
novan korpon, foriri en la mondon de konstanteco kaj stabileco.
Dum la unuaj tagoj de mia nova stato mi sentis min tute malfeliĉa. Ankoraŭ nenion mi sciis,
nenion scipovis. Obeeme kaj senpense mi prenis la aspekton de mia rivalo, kiam ŝi
proksimiĝis al la spegulo kaj komencis moki min. Ŝi faris tion sufiĉe ofte. Ŝi ĝuis paradi antaŭ
mi per siaj vivemo kaj realo. Ŝi sidiĝis kaj sidigis min, stariĝis kaj triumfis vidi min
ekstaranta, mansvingis, dancis, igis min duobligi siajn movojn kaj ridegis, ridegis por ke
ankaŭ mi ridegu. Ŝi kriis ofendajn vortojn en mian vizaĝon, sed mi ne povis respondi al ŝi. Ŝi
11
pugne minacis min kaj mokis mian devige ripetitan geston. Ŝi turnis sian dorson al mi, kaj mi,
perdinte la vidkapablon kaj aspekton, estis konscianta la veran honton de la vegetado restigita
al mi… Poste subite ŝi per unu bato turnis la spegulon ĉirkaŭ la akso kaj svinge ĵetis min al la
kompleta malekzisto.
Tamen iom post iom la humiligo kaj ofendoj vekis mian konscion. Mi komprenis, ke mia
rivalo nun vivas mian vivon, uzas mian tualeton, estas konsiderata kiel la edzino de mia edzo,
okupas mian lokon en la mondumo. Abomeno kaj soifo al venĝo tiam kreskis en mia animo
kiel du flamaj floroj. Mi komencis amare damni min pro tio, ke sekve de mia malfirmeco aŭ
krima scivolemo mi permesis al ŝi venki min. Mi iĝis certa ke tiu aventuristino neniam
triumfus super mi, se mi mem ne helpus ŝin en ŝiaj intrigoj. Kutimiĝinte al la kondiĉoj de mia
nova estado, mi do decidis batali kontraŭ ŝi, samkiel ŝi batalis kontraŭ mi. Se ŝi, ombro,
sukcesis okupi la lokon de virino reala, ĉu mi, homo nur provizore iĝinta ombro, ne estos pli
forta ol la fantomo?
Mi komencis de fore. Unue mi ŝajnigis, ke la mokoj de mia rivalo turmentas min ĉiam pli kaj
pli netolereble. Mi intence ebligis al ŝi ĝui ĉiajn dolĉojn de l' venko. Mi incitis en ŝi kaŝitajn
ekzekutistajn instinktojn, afektante min kolapsinta viktimo. Ŝi trafis en tiun kaptilon. Ŝi
fordonis sin al tiu ludo kun mi. Ŝi disipis sian imagon, elpensante por mi novajn torturojn. Ŝi
inventis milojn da ruzaĵoj por montri al mi plurfoje, ke mi estis nur respeguliĝo, kaj ke mi ne
havis mian propran vivon. Jen ŝi ludis pianon antaŭ mi, torturante min per la sensoneco de
mia mondo. Jen ŝi frandis per etaj glutoj miajn ŝatatajn likvorojn, sidante kontraŭ la spegulo
kaj devigante min ŝajnigi ke ankaŭ mi ilin trinkas. Jen, finfine, ŝi venigis en mian buduaron
homojn, kiujn mi abomenis, kaj antaŭ miaj okuloj ŝi estis fordonanta sian korpon al iliaj kisoj,
lasante ilin pensi, ke min ili kisis. Poste, restinte nur kun mi, ŝi rikanis malice kaj jubile.
Tamen tiu rikano ne plu vundis min; sur ĝia pinto estis dolĉo — mia atendo de venĝo!
Dum ŝi estis malhonoriganta min, mi nerimarkeble kutimigis mian rivalon rigardi en miajn
okulojn, iom post iom mi ekregis ŝian rigardon. Baldaŭ mi jam povis laŭ mia deziro igi ŝin
levi kaj mallevi siajn palpebrojn, fari movojn per sia vizaĝo. Nun mi komencis triumfi,
kvankam mi kaŝis mian senton sub la mieno de sufero. Mia animforto kreskis en mi, kaj mi
kuraĝis ordoni al mia rivalo: hodiaŭ vi faros tion, hodiaŭ vi iros tien, morgaŭ vi venos al mi je
tioma horo. Kaj ŝi plenumis! Mi implikis ŝian animon per reto de miaj deziroj, mi plektis
firman fadenon, per kiu mi tenis ŝian volon, mi kaŝe jubilis pro ĉiu mia sukceso. Kaj estis jam
malfrue, kiam foje dum ŝia rikanado ŝi konstatis sur miaj lipoj venkan rideton, kiun mi ne
sukcesis kaŝi. Ŝi furioze forkuris el la ĉambro, sed resinkante en la sonĝon de mia malekzisto,
mi sciis, ke ŝi revenos; mi sciis, ke ŝi cedos al mi! Ekstazo de l' venko ŝvebis super mia
senvola feblo kaj distranĉis la obskuron de mia fikcia morto per iriza lumfasko.
Ŝi revenis! Ŝi venis al mi kolera kaj timigita. Ŝi kriis al mi kaj minacis min. Sed mi ordonis al
ŝi, kaj ŝi devis obei. Komenciĝis ludo de kato kun muso. Iam ajn mi povus reĵeti ŝin denove
en la profundon de l' vitro kaj mem denove veni en la sonoran kaj firman realon. Ŝi sciis, ke
mi povas fari tion laŭ mia volo, kaj tiu scio duoble suferigis ŝin. Sed mi ne rapidis. Iam mi
ŝatis la dolĉon de la malekzisto. Mi ĝue delektis min per mia povo. Finfine (tio estas stranga,
ĉu ne?) en mi vekiĝis kompato al mia rivalo, mia malamiko, mia ekzekutisto. Ŝi ja havis ion
mian, kaj mi timis senigi ŝin je la vivrealo kaj transformi ŝin je fantomo. Mi hezitis, mi ne
kuraĝis, mi prokrastis tiun momenton tagon post tago. Mi mem ne sciis, kion mi volis kaj kio
timigis min.
12
Iun klaran printempan tagon en la buduaron subite venis homoj kun lignotabuloj kaj hakiloj.
En mi forestis la vivo, mi kuŝis en volupta stuporo, sed eĉ vidante nenion mi komprenis, ke ili
estas ĉi tie. La homoj komencis klopodi ĉe la spegulo, kiu estis mia universo. La animoj
loĝantaj en ĝi apud mi, unu post la alia vekiĝis kaj prenis la iluzian karnon en la formo de
respeguliĝo. Terura maltrankvilo agitis mian dormeman animon. Antaŭsentante hororon,
antaŭsentante jam nerenverseblan pereon, mi kolektis la tutan potencon de mia volo. Grandajn
streĉojn mi bezonis por lukti kontraŭ la langvoro de l' somnola duonekzisto! Tiel vivantaj
homoj foje luktas kun inkubo, ŝirante sin el ties sufokaj katenoj en la realon.
Mi akcentis ĉiujn miajn fortojn sur la vokon, kiu celis ŝin, mian rivalon: “Venu ĉi tien!” Mi
sugestiis kaj hipnotigis ŝin per la tuta streĉo de mia somnola volo. Sed tempo mankis. Oni jam
balancis la spegulon. Oni jam intencis meti ĝin en la lignotabulan ĉerkon por forporti ĝin —
mi ne sciis kien. Kaj jam preskaŭ agoniante mi vokis plu kaj plu: “Venu!..” Subite mi sentis,
ke mi reviviĝas. Ŝi, mia rivalo, malfermis la pordon kaj, pala, duonmorta, iris renkonte al mia
voko, per rezistemaj paŝoj, kvazaŭ irante al ekzekuto. Miaj okuloj kaptis ŝiajn okulojn; mi
ligis mian rigardon kun la ŝia, kaj poste mi jam sciis, ke la venko estos mia.
Mi tuj igis ŝin forsendi la homojn el la ĉambro. Ŝi obeis sen provo rezisti. Denove ni estis
duope. Mi ne plu povis prokrasti; cetere ankaŭ ĉar mi ne povis pardoni ŝian kovardecon. Sur
ŝia loko, siatempe, mi agis aliel. Nun mi senkompate ordonis al ŝi iri rekte al mi. Dolorĝemo
malfermis ŝiajn lipojn, ŝiaj okuloj larĝiĝis kvazaŭ ŝi vidus fantomon, sed ŝi iris — iris
ŝanceliĝante kaj falante. Ankaŭ mi iris rekte al ŝi, ŝanceliĝante pro ebriiga ekstazo; miaj lipoj
estis kurbiĝintaj pro la triumfo, miaj okuloj estis larĝe malfermitaj pro ĝojo. Denove niaj
manoj intertuŝiĝis, denove proksimiĝis niaj lipoj kaj ni falis unu en la alian, bruligataj per
neesprimebla doloro de la transformiĝo. Sekvamomente mi jam estis antaŭ la spegulo, mia
brusto pleniĝis per aero, mi laŭte kaj jubile ekkriis, kaj falis vizaĝ-al-tere antaŭ la spegulo pro
plena konsumiĝo.
Mia edzo kaj la servistoj enkuris. Mi kapablis nur ripeti mian antaŭan ordonon porti la
spegulon for, ekster la hejmon, por ĉiam. Tio estis saĝa decido, ĉu ne? Ja tiu, la alia, povus uzi
mian malfortecon en la unuaj minutoj post mia reviviĝo por provi per furioza atako rekapti la
venkon. Forigante la spegulon el la hejmo, mi por longe, por ajnlonga tempo, garantiis mian
trankvilon, kaj mia rivalo meritis tian punon pro sia kovardeco. Mi frapis ŝin per ŝia propra
armilo, per la klingo kiun ŝi mem levis kontraŭ mi.
Farinte la ordonon, mi svenis. Mi estis enlitigita. Oni venigis kuraciston. Pro ĉio suferita min
trafis nerva febro. La parencoj jam delonge taksis min malsana, aliena. En la unua jubila
impeto mi malprudente rakontis al ili ĉion, kio okazis al mi. Mia rakonto nur konfirmis iliajn
suspektojn. Mi estis lokita en psikiatran hospitalon, kie mi troviĝas ankaŭ nun. Mi konsentas,
ke mia tuta memo ankoraŭ estas konsternita. Sed mi ne volas resti ĉi tie. Mi soifas reveni al
vivĝojoj, al la multegaj plezuroj akireblaj por vivanta homo. Tro longe mi estis senigita de ili.
Krome — ĉu mi diru? — mi havas aferon, kiun mi devas plenumi plej rapide. Mi devas ne
dubi, ke mi estas mi. Sed kiam mi pensas pri tiu, enfermita en mia spegulo, min ekposedas
stranga hezito: ĉu eble la reala mi estas tie? Tiuokaze mi mem — mi, kiu pensas kaj skribas
tion ĉi — estas ombro, fantomo, respeguliĝo; kaj en min nur transfluis la rememoroj, pensoj
kaj sentoj de tiu, alia mi, la aŭtenta, kaj reale mi estas ĵetita en malekziston de la
spegulprofundo, kie mi estas langvore vegetanta kaj mortanta. Mi scias, mi preskaŭ certe
scias, ke tio estas malvera. Sed por dispeli la lastajn ombrojn de miaj duboj, mi devas denove,
ankoraŭ fojon, la lastan fojon, vidi tiun spegulon. Mi devas rigardi en ĝin ankoraŭ fojon por
13
konstati, ke tie estas la pseŭda mi, mia malamiko, kiu rolis min dum kelkaj monatoj. Kiam mi
vidos tion, la konfuzo en mia animo ĉesos, kaj mi denove iĝos senzorga, klara, feliĉa. Kie
estas tiu spegulo? Kie mi trovu ĝin? Mi devas, mi devas ankoraŭ fojon rigardi en ĝian
profundon!..
Tradukis Ilsia Novikova
kurupí akärakú paraguay akärakú kurupí paraguay akärakú paraguay akärakú paraguay
KURUPÍ, ÚLTIMO BICHO PILINGÜE Y VELVET-MAKÁ-URBANIZADO KE HALA Y FALA EN ESTE BLOG SU SECRECIÓN LINGUÍSTIKA, ESE PORO'UNHOL (PORTUGUÉS 10 % ESPAÑOL 70 %; GUARANÍ PIKANTE 20 %) SERÍA EN EL FONDO DEFINIBLE COMO UN SAN CULOTTISMO POÉTIKO, GRITO A CALZÓN KITADO, PENE ERECTISMO FULL TIME, UNA FALANGE ANARKO-PARA-MILITAR DE LA LETRA, UNA ALUCINAZIONE PARANOKIA-KRÍTIKA DEL DAS KAPITAL YANKEE, Y SU MAYO DEL 68 UN TSUNAMI-YIYISMO SIN BOMBACHA PRA XUXU, UN BAILE DE SAN VITO TEVINANDÍ PAGUASU!!!
Suscribirse a:
Comentarios de la entrada (Atom)
0 comentarios:
Publicar un comentario